Asturio: Ne al la Traktatoj de Libera Komerco

Komenco       Kial       Kiu estas kiu       Organizo       Ligoj interesaj

 

Kial Ne al la traktatoj de «libera» komerco

 

Ĉar ili respondas nur la interesojn de la kompanioj, grandaj entreprenoj kaj financaj grupoj, kaj ili kontraŭas la interesojn ĝeneralajn de la popolo, la sano, la demokratio kaj la publikaj servoj.

«Traktato de Libera Komerco» starigas «Areon de Libera Komerco» kiu implicas la forigon de ĉio kio povas esti perceptata de la grandaj entreprenoj kaj financaj firmaoj kiel limigo por ilia pliriĉiĝo aŭ enspezado, kaj la starigon de leĝaj meĥanismoj kiuj garantiu tion.

(Oni rimarku ke tie la vorto «libera» ne aludas la rajtojn kaj liberojn homajn laŭ la senco de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, sed ĝi aludas signifon en novliberala ekonomiko favoran al privatigo kaj forigo de publika kaj demokratia kontrolo de la ekonomio.)

  • Oni negocas tiujn traktatojn «trans fermita pordo» inter politikistoj kaj reprezentantoj de la kompanioj, grandaj entreprenoj kaj financaj grupoj, laŭ maldiafana kaj mallumeca maniero, negante kaj malebligante ne nur la partoprenon de la popolo sed ankaŭ ĝian propran rajton je informado.
  • Ili limigas la demokration neinversigeble: Eŭropa Unio subskribinte la traktatojn, neniu regno membro povos demarŝi kontraŭe al ili, kio malebligos la popolon plenumi sian volon demokratian. Super regnoj kaj demokratiaj sistemoj ekzistantaj, oni kreas organon regan interregnan kontraŭdemokratian por devigi plenumadon de la traktatoj.
  • Ili malpermesas ke la parlamentoj kaj demokratiaj registaroj decidu kontraŭ la ekonomiaj interesoj propraj de kompanioj, grandaj entreprenoj kaj financaj grupoj, kaj oni kreas sistemon de «interregnaj juĝejoj pri ekonomio» super la sistemoj justicaj de la regnoj (ISDS – «Investor-State Dispute Settlement», Solvejo de Disputoj inter Investisto kaj Regno) por trudi ke tiel ĝi estu. Tio implicas neeblon de demarŝi por pli granda publika kaj demokratia kontrolo de la ekonomio (kion la nuna «krizo» jam pruvis necesa) por plibonigi la laborajn garantiojn kaj rajtojn de la laboristoj, aŭ la malpermeso de agoj kaj substancoj (kiel endokrinaj modifantoj) eble danĝeraj por homoj kaj medio, laŭ la «principo de antaŭzorgo» (abolota).
  • Rilate al la sociaj kaj fundamentaj servoj (garantioj de plenumado de homaj rajtoj kaj bezonoj) kiel edukado, sano, akvo, postrestaĵoj, pensioj kaj aliaj servoj de socia asekuro, oni trudas ilian privatigon, kaj oni trudas ankaŭ malpermeson reŝtatigi iun ajn jam privatigitan.

  • Oni trudas ke ĉio permesata en Usono kaj Kanado, tio estu laŭlega ankaŭ en Eŭropa Unio. Tio minacas nian sanon kaj medion: la hidraŭlika frakasado por elpreno de hidrokarbidojn (fracking), la genetike modifita manĝaĵo, la viando traktita per hormonoj, tioj devos esti permesataj sen limigoj.
  • Oni malpermesas ian ajn demarŝon protektisman, ekzemple en agrikulturo. Agrokulturo kaj bestobredado eŭropaj estos damaĝataj pro kontraŭfronti en liberaligita merkato agrikulturon nordamerikan tre intensivan, industriigitan, latifundisman, trouzantan biocidojn, agrotoksaĵojn kaj hormonojn.
  • Sub argumentoj de protektado de «aŭtorrajtoj» au «aŭtor- kaj industri-proprieto», oni trudos leĝojn maljustajn de kopirajto kaj patentojn Uson-tipajn, limigantajn forte la alireblon al la informado, la edukado, la scienca esplorado (eĉ medicino) kaj la kulturo (ekz. ĉesigo sen juraj garantioj de retpaĝaroj laŭ peto de memnomataj «societoj de aŭtoroj kaj kulturaj» kontraŭe de esprimlibero kaj rajtgarantioj), kaj oni uzos ilin por malvere legitimi la vigladon kaj spionadon de uzuloj de interreto (tiel, la traktatoj de libera komerco agos kiel «Troj-Ĉevaloj» por enmeti tion kion ili ne povis aprobi en antaŭaj traktatoj kiel la ACTA – Anti-Counterfeiting Trade Agreement, Komerca Interakordo Kontraŭ Falsado).

 

Niaj vivoj, sano kaj rajtoj
super
privataj interesoj de entreprenoj kaj merkatoj.

 

Por la sano, la demokratio kaj la publikaj servoj: Ne al la traktatoj de libera komerco

 

Materialo: Diptikoj kaj prezentoj   |   Registraĵoj   |   Kalendaro de agoj