Asturio: Ne al la Traktatoj de Libera Komerco

Komenco       Kial       Kiu estas kiu       Organizo       Ligoj interesaj

 

Kiu estas kiu

 

Jen informo pri traktatoj liber-komercaj je kiuj ni scias ke oni negocas:

  • TTIP («Transatlantic Trade and Investment Partnership», «Transatlantika Komerca kaj Investada Partnerado»): Ĝi intencas establi Areon Liber-Komercan inter Usono kaj Eŭropa Unio. Ĝi estas danĝero demokratia, socia kaj ekologia, pro malpermesi fari leĝojn kontraŭajn al la interesoj ekonomiaj propraj de kompanioj, grandaj entreprenoj kaj financaj grupoj (ekz. ĝi trudas privatigon de publikaj servoj kaj malebligas reguligon au kontrolon demokratian de la financa sektoro) kaj ĝi kreas sistemon de «juĝejoj ekonomiaj interregnaj» kiu permesos entreprenojn «sidigi sur benkon de akuzitoj» la regnojn kiuj ĝin ne plenumas, kaj ĝi devigos ilin modifi siajn leĝojn kaj demokratiajn demarŝojn kaj ĝi postulos de ili pagon de monkompensoj.
  • CETA («Comprehensive Economic and Trade Agreement», «Vasta Interakordo Ekonomia kaj Komerca»): Tre simila al TTIP sed inter Kanado kaj Eŭropa Unio. Ĝin indikas multaj kiel «provbalono» por esplori la vojon antaŭ enmeto de usona TTIP. Ĝi establas same sistemon de «juĝejoj ekonomiaj interregnaj» por ke kompanioj, grandaj entreprenoj kaj financaj grupoj povu akuzi regnojn, kaj ĝi trudas privatigon ĝeneraligitan de publikaj servoj (ĝi estos ne deviga nur por tiuj servoj inkluzivitaj en certa listo).
  • TiSA («Trade in Services Agreement», «Interakordo pri Komerco de Servoj»): Ĝia celo estas trudi privatigon ĝeneraligitan de publikaj servoj. Ĝin faris grupo da politikistoj kaj reprezentantoj de kompanioj, grandaj entreprenoj kaj financaj grupoj de ideologio forte novliberala memnomataj (ne ŝerco) «la Aŭtente Bonaj Amikoj de la servoj» (the Really Good Friends of services, RGF) responde al Ĉesigo de tiaj demarŝoj en la MOK (Monda Organizo pri Komerco; anglalingve: WTO – World Trade Organization) pro opono de multaj regnoj mone malriĉaj.
  • EPA («Economic Partnership Agreements», «Interakordoj pri Ekonomia Partnerado»): Ili estas interakordoj ekonomiaj inter Eŭropa Unio kaj regnoj mone malriĉaj de Afriko, Azio kaj Pacifiko, por trudi malaperigon de protektismajn demarŝojn establitajn en tiuj regnoj por protekti sin de la maljusta konkurenco kun la fortaj ekonomioj novliberalaj tre intensivaj kaj industriigitaj. Same kiel en la antaŭa okazo, temas pri duflankaj interakordoj spronitaj de Eŭropa Unio pro la opono al tiaj demarŝoj far multaj regnoj mone malriĉaj kadre de MOK. Ili endanĝerigas grave la etendan kaj proprakonsumisman agrobredadon, la nutradan sekurecon, la ekonomian sendependecon, la laborrajtojn, kaj la regionan disvolvadon de tiuj regnoj.

 

Por la sano, la demokratio kaj la publikaj servoj: Ne al la traktatoj de libera komerco

 

Materialo: Diptikoj kaj prezentoj   |   Registraĵoj   |   Kalendaro de agoj